Religia voto

Ora krono por la ceremonio de la konfeso de votoj (trovita en la zono de la lago de Konstanco, 1760).
Pervota promeso en klaŭzura monaĥinejo.

Religia voto laŭ la religia medio estas promeso farita al Dio. Tiu promeso estas deviganta, kaj do ĝi malsamas ol la simpla “rezolucio” aŭ “engaĝiĝo per bona intenco”, kiu koncernas “fari aŭ ne fari” ion en la estonteco.

En tiu ampleksa signifo, en ĉiuj religioj, ekzistas tiuj formoj de promesoj. Ekzemple, en Budhismo la Bodisatvo estas tiu kiu votas kaj sin devigas atingi la iluminiĝon.

Striktesence, ĉiukaze, voto vaste kaj intense eniras la kristanan tradicion. Pro tio la artikolo atentigas precipe pri la votoj en la kristana medio


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search